Tio ja estis nur du etaj kajeretoj: unu kun molaj nigraj plataĵoj eltonditaj el malnova lernejkajero, la dua en pli firmaj, nigreflavaj striitaj plataĵoj, kiuj verŝajne devenis el notlibro, en kiun niaj gepatroj enskribis la ĉiutagajn elspezojn ligitajn kun la mastrumado, kaj kiu jam ne estis bezona. Petr mem ambaŭ kajeretojn el malnova papero bindis kaj uzis kiel taglibron. En tiu milittempo ne estis facile ion prizorgi kaj bela nova kajero el papervendejo estis por la judaj infanoj tute neatingebla.
Sed Petr ŝatis prepari por si tiujn kajerojn, same kiel ĉion, kio donis al li ŝancon ion krei. La mane binditajn kajerojn li uzadis ne nur kiel taglibrojn, sed ili estis destinitaj ankaŭ por lia literatura kreado, por liaj manuskriptoj. En sia infana fantazio li vidis en si librobindiston, verkiston, eldoniston, raportiston aŭ esploriston. La taglibron li komencis skribi en sia dektria jaro, la skribadon li finis mallonge antaŭ ol li kiel dekkvarjara estis deportita al Terezín. Ĉi tiuj du taglibroj de Petr denove aperis nur post sesdek jaroj, en la jaro 2003, nome dum tre strangaj cirkonstancoj.
Kiam en la jaro 2003 estis preparata la starto de la usona kosmoŝipo Columbia, estis membro de la stabo ankaŭ Ilan Ramon el Israelo, kies patrino travivis la teruraĵojn de la eksterma koncentrejo Aŭŝvico. Eble eĉ pro tio Ilan volis kunpreni en la kosmon ion kiel memoraĵon, simbolon de la Holokaŭst-tragedio. Li turnis sin al Holokaŭst-muzeo Jad Vaŝem en Jerusalemo, kie estas krom multaj aliaj atestoj kaj dokumentoj konservata ankaŭ plejparto de la konservitaj desegnaĵoj de Petr.
Mia frato estis tre talenta, kreiva, diligenta kaj sciavida knabo kun diversspecaj interesoj. Li skribis artikolojn kaj rakontojn, li estis aŭtoro de kelkaj nelongaj romanoj, li ŝatis ankaŭ desegni kaj pentri. Atesto pri la nekutima fantazio de Petr estas lia bildeto „Luna pejzaĝo“ – kaj ĝuste ĉi tiun desegnaĵon elektis dungitoj de Art-Muzeo Jad Vaŝem komune kun Ilan Ramon por lia intenco kiel la plej taŭgan.
La tragika sorto de la kosmoŝipo Columbia skuis la tutan mondon. Ilan, same kiel la ceteraj membroj de la stabo, la esplorflugon ne postvivis. En unusola momento finiĝis la juna vivo, kiu povis fariĝi valora kontribuo al la progreso de la tuta homaro. La morto de la israela kosmonaŭto Ilan Ramon tiamaniere subite rememorigis la sortojn de centmiloj da homoj, kiuj same staris nur sur la sojlo de sia vivo kaj al kiuj Holokaŭsto la vivon ĉesigis. Petr Ginz estas simbolo kaj reprezentanto de tiuj ĉi homoj.
Ĝuste la desegnaĵo de Petr, kiun kunprenis en la kosmon Ilan Ramon, estis tio, kio elportis el tenebro al la lumo de la mondo paĝojn de la taglibro de Petr, kiun li skribis en periodo de la 24-a de februaro 1941 ĝis aŭgusto 1942. Kelkajn semajnojn post la tragika fino de la kosmoŝipo Columbia iu el Prago kontaktis la muzeon Jad Vaŝem kaj ofertis por aĉeto sume ses kajerojn skribitajn far Petr kaj liajn desegnaĵojn. Tiun ĉi postlasaĵon li trovis en malnova domo en Prago-Modřany, kiun li antaŭ kelkaj jaroj aĉetis. Dume li plejparton da fatraso, per kiu estis tiu malnova domo plenŝtopita, elĵetis, sed ĉi tiujn kajerojn kaj desegnaĵojn li pro iaj neklarigeblaj motivoj konservis. Pri sia „trovaĵo“ li ekrememoris, kiam oni en la ĉeĥa televido priskribis konekse kun la tragedio de Columbia ankaŭ la sorton de la praga knabo Petr Ginz, kaj li sendis al Israelo per interreta poŝto specimenojn de la trovitaj tekstoj kaj desegnaĵoj.
Kiam mi ekvidis tiujn ĉi verkaĵojn de Petr, mi estis tre ekscitita. Mi havis la impreson, kvazaŭ Petr eble eĉ ne mortus, ŝajnis al mi, ke li vivas en eterneco kaj tiamaniere li sendas pri si sciigon kaj certan mesaĝon. La nove trovita postlasaĵo enhavis du taglibretojn, en kiujn Petr notis okazintaĵojn el la jaroj 1941–1942, el la tempo antaŭ sia deporto al Terezín, kiam ni ankoraŭ vivis ĉiuj kune hejme en Prago. Kiam mi ekvidis paĝojn de la taglibro kaj desegnaĵojn de Petr, mi tuj estis certa pri ilia aŭtentikeco. Mi tuj rekonis la manskribon de la frato kaj rememoris la okazintaĵojn, kiuj estis ĉi tie priskribitaj. La skribmaniero de Petr iom post iom sur la paĝoj de la taglibro ŝanĝiĝas, fariĝas nerva kaj malpli legebla konekse kun tio, kiel proksimiĝas la dato de lia envicigo al Terezín-transporto. Samgrade kreskis ankaŭ mia ekscitiĝo dum la lego de ĉiu sekvanta paĝo de la taglibro. Petr ne skribas eksplicite pri sia timo antaŭ la estonteco, tamen en liaj notoj respeguliĝas nigraj nuboj, kiuj koncentriĝis super li, por ke ili fine lin englutu.
Krom la taglibroj estis trovitaj ankaŭ linogravuraĵoj de Petr, plejparte ilustraĵoj por romanoj de Jules Verne, tiutempe la plej ŝatata verkisto de la frato. Estis ĉi tie ankaŭ la unua parto de unu el la romanoj de Petr, du aliaj kajeroj de liaj artikoloj kaj fine indeksoj de la literaturaj verkoj, kiujn Petr verkis.
Mi decidiĝis kune kun mia edzo veturi al Prago kaj elserĉi ĉi tie la posedanton de la nove trovita postlasaĵo de Petr. Mi esperis, ke mi havos je la heredaĵo de Petr legitiman posedrajton – post konsulto kun juristino mi tamen konstatis, ke mi ne havas iun pretendon, ĉar la domon, en kiu ĉio estis trovita, posedas pli longe ol tri jarojn la nova posedanto. Fine mi tamen sukcesis la postlasaĵon akiri, mi do nun posedas du taglibretojn de Petr kaj kelkajn linogravuraĵojn, la resto fariĝis havaĵo de Art-Muzeo Jad Vaŝem en Jerusalemo.
[Fragmento el la libro: Chava Pressburger: Taglibro de mia frato (la 1-a parto de la antaŭparolo), pp. 11–13; el la ĉeĥa esperantigis Vlastimil Novobilský kaj Věra Novobilská (eldonis KAVA-PECH 2005).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo